Ludu

La 666-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 11.07.2017:

– La komencaj aktualaĵoj traktas germanan peton pri helpo en la identigo kaj haltigo de personoj partoprenintaj ekscesojn lige kun G20 en Hamburgo; ni informas pri la solenata hodiaŭ Nacia Memortago pri la polaj viktimoj de la Hombuĉado efektivigita en 1943-45 fare de ukrainaj naciistoj kaj pri la nova fakultato en la Medicina Universitato en Gdansko dediĉita al la farmacia kaj kosmetika industrioj.
– En la scienca bulteno ni raportas pri la plene noveca metodo en la monda skalo kuraci pulsanajn sangoŝveliĝojn de cerba arterio, prilaborita de d-roj Marcin kaj Maciej Miś, kiu jam ricevis la nomon > Teddy Bear Technique<.
– En la Trarigardo de la E-Gazetaro ni foliumas la lastajn numerojn de la ĵus venintaj „Kontakto” kaj „Esperanto”, ni foliumas ankaŭ la jarkomencajn numerojn de „Sennaciulo” kaj „Informilo” de Esperanto France-Est.
– Por la hodiaŭa elsendo ni elektis la kanzonon de Ĵomart kaj Nataŝa el ilia Ruĝa Albumo „Nu, kiel fartas vi, amik’ „.
– La grafikaĵo akompananta la programinformon devenas el la Interreto kaj rilatas al la hodiaŭa Tago de Memoro pri la Viktimoj de Wołyń-krimo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D