Ludu

La 665-a E_elsendo el la 09.07.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– La tre baldaŭ aperonta programo de la 102-a UK en Seulo, kelkaj praktikaj sufloroj por la kongresanoj estas la temo de nia antaŭmikrofona interparolo kun Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kiun ni surbendigis lastĵaŭde.
– Komence niaj aktualaĵoj rilatas al la ĵaŭda vizito de la usona prezidento Donald Trump en Varsovio kaj lia partopreno en la hamburga renkontiĝo de G-20. Aparte ni informas pri la transatlantika renkontiĝo de 12 ŝtatoj de la Trimara Inciato okazinta lastĵaŭde en Varsovio.
– La kulturkronika informo rilatas al la omaĝbenko, lanĉita en Budapeŝto, honoranta la figurojn de Henryk Sławik kaj József Antall paralele al la ĝemela benko, kiu ekde novembro 2016 troviĝas en Varsovio.
– Muzike akompanas nin Georgo Handzlik per ĉerpaĵo el la kanto „Ĝis revido”, Helena Melnikova, kiu fragmente prezentas sian aŭtoran kanton „Vesperto” kaj Ramona van Dalsem en fragmento de „Tango Romantika”.
– La akompananta nian programinformon interreta foto prezentas la omaĝbenkon de du viroj Henryk Sławik kaj József Antall, kiuj dum la 2-a mondmilito savis pli ol 5 mil polajn judojn.
– La aktualaĵo pri renkontiĝo de la Trimara Iniciato en Varsovio, kulturkronika informo kaj la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D