Ludu

La 664-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 04.07.2017:

– La komencaj aktualaĵoj koncernas eksporton de polaj nutraĵoj, interesan enketon en la uniaj landoj pri ekvilibro inter la profesia kaj privata vivo kaj polan 18-jarulon, kiu ektroviĝis inter la plej bonaj oratoroj de la mondo.
– La scienca bulteno traktas temojn ligitajn kun nia sano – danĝeran situacion en la monda skalo ligitan kun plago de obezeco kaj tropezo kaj ne ĉiam konsciajn sekvojn de la uzo de narkotaĵoj fare de junuloj.
– Ĉiam pli proksimas la 102-a UK en Seulo ni tamen en la redakcia antaŭmikrofona interparolo referencas laŭ spontanaj rememoroj al la varsovia UK-1987.
– Hodiaŭ muzike akompanas nin Kajto kantante fragmente unu el la kantoj el la KD „Duope”. Ni memorigas ankaŭ la ensemblon de la Varsovia Politekniko, kiu furoris dum la UK en Varsovio en 1987, kiu mesaĝas E-etose por la muziko de unu el la varsoviaj kantoj.
– La hodiaŭa grafikaĵo akompananta la programinformon devenas el la Interreto kaj prezentas afiŝon, kiu ĉarmis la polan publikon en februaro 2002 sur 400 publikaj afiŝpaneloj „Ĉu vi parolas Esperanton”, kiun aŭtoris Paulina Orłowska.
–Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D