Ludu

La 658-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 13.06.2017:

– En la hodiaŭa programo ni gastigas  la prezidanton de Hispana E-Federacio, Tonjo del Barrio, kun kiu ni interparolas pri la aktivadoj lige kun la daŭranta Zamenhof-Jaro, kiuj i.a. speguliĝos en la programo de la baldaŭa landa Kongreso en Tortuelo. Ni esprimas tamen bedaŭron pro ne tre kvalita teknike nivelo de la skajpa surbendigo.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la malfermo de la senviza trafiko de ukrainanoj al la landoj de la Unio, la establon de la Pola Centro en la ĉina Xian kaj distingon de Elizabeta la 2 por du polaj, sabataj lernejoj en Britio.
– La sciencbultena temo informas pri sciencaj esploroj, kiuj elmontras, kial pli aĝaj infanoj en la familio estas samtempe… pli saĝaj.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la retpaĝaj rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Aparte aŭdiĝas la antaŭmikrofona renkontiĝo kun nia redakcia gasto.
– Muzike ornamas nin la grupo „Kaj Tiel Plu”, el kies repertuaro ni elektis fragmenton de la kanzono „Tajlorino el Balaguer”, el ilia KD „Surplacen venu vi” eldonita de Vinilkosmo.
– La hodiaŭa grafikaĵo el la reta paĝo de KUL rilatas al establo de la Pola Centro en la ĉina Xian.
–Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D