Ludu

La 654-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 30.05.2017:

– Nia antaŭmikrofona gasto estas hodiaŭ nia redakcia kolego, d-ro Maciej Jaskot dividanta impresojn pri tri majaj konferencoj, kiujn li partoprenis en majo en la polaj Bjalistoko kaj Lublino kaj Sofio. Ili i.a. spegulas la problemojn de la lingvoinstruado en Pollando enhavante ankaŭ informojn interesajn por E-instruantoj.
– La komencaj aktualaĵoj koncernas la staton de la instruado de la pola lingvo en Irkuck, la instruadon de ĉinaj studentoj fare de polaj lekciantoj kaj la decidon pri nova Zamenhof-monumento en Bjalistoko.
– La sciencbultenaj temoj informas pri la ligiteco inter nia spirritmo kaj kapablo identigi emociojn kaj pri la avantaĝoj uzi arĝentan manĝilaron.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la retpaĝaj rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Aparte estas aŭdebla la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.
– Hodiaŭ pri D-ro Zamenhof el Bjalistok’ kantas Nicolin kaj krome ni memorigas iom malnovan kanton de KAJTO „La velŝipo Magdalena” el la KD Tohuvabohuo.
– La hodiaŭa foto akompananta la programinformon ne povas rilati al aspekto de nova monumento de Zamenhof en Bjalistoko. La partoprenintoj de la nunjara PEA-kongreso tamen havis la okazon promeni tra Bjalistoko gviditaj de Zamenhof mem kaj eĉ foti sin ĉe lia ĝisnuna monumento. Venontjare li certe montros al ni ankaŭ la novan monumenton rilatan al sia junaĝo en la urbo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D