Sciencaj informoj

Transpanto de mano al homo senigita je ĉi tiu organo

Enretigita de: | Jan 17, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Kirurgoj el la Univiersitata Klinika Hospitalo en Vroclavo gvidata de doktoro Adam Domanasiewicz en decembro efektivigis senprecedencan operacion. Ili transplantis al 32-jaraĝa paciento, denaske senigita je mano, ĉi tiun organon de persono mortinta. Temis pri la unua ĉi-speca kazo, kiu havas enorman signifon por la evoluo de transplantologio kaj neurofiziologio. Ĝis nun estis asertite, ke tia operacio estas neebla, ĉar paciento kun denaska difekto ne havas ĉiujn anatomiajn elementojn, iuj estas subevoluintaj la aliaj tute ne ekzistas. Oni asertis krome, ke en la cerbo de tiuj personoj ne funkcias rilataj konektoj. La sukceso de la vroclavaj kirurgoj estas la unua paŝo por faligi tiun ĉi tezon kaj malfermas novajn eblojn por multaj personoj kun anatomiaj difektoj. La operacio daŭris 13 horojn. La paciento komencis movi la manon tuj post la vekiĝo. Dum la unua monato post la operacio li estis subigita al rekapabligado. La tutan tempon li troviĝos sub la kuracista protekto.

El la elsendo 17.01.2017. Legas Tomek – 1’11”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511276

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj