Sciencaj informoj

Kolumpsitako  dekumas upuojn

Enretigita de: | Jan 31, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La devenanta el Afriko kaj la Suda Azio rezistema, agresa kaj inteligenta kolumpsitako rapide adaptiĝas en la novaj vivcirkonstancoj. Nun ĝi vivas en 35 landoj de kvar kontinentoj kaj en Eŭropo mem eblas renkonti ĝin en pli ol 100 urboj, plej multnombre en Britio, Belgio, Nederlando kaj Germanio. Laŭ ekologoj tiuj allogaj, verdoplumaj birdoj tre negative influas la faŭnon, aparte  birdojn nestantajn en arbotrunkaj truetoj kiel eŭropaj sitoj, pegoj, sturnoj. La komunaj esploroj de polaj kaj israelaj sciencistoj elmontras, ke kolumpsitako grave minacas al la populacio de upupoj en Isrealo. D-ro Piotr Zduniak el la Biologia Fakultato de Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano kun profesoro Reuven Yosef el Ben Gurion University of the Negev en Israelo kaj doktoro Michał Żmihorski el la Instituto pri Naturprotekto de la Pola Sciencakademio en Krakovo observis la invadon de kolumpsitakoj en Israelo kaj ĝian sekvon por la lokaj birdoj. Dum naŭ jaroj (de la dumila ĝis 2009) oni regule nombris birdojn sur kvar spacoj en la suda Israelo en la ĉirkaŭaĵoj de Ejlat. Samtempe estis ekzamenataj grandaj kompleksoj de daktilujoj plantataj de homo en la dezerto, kie vivas upupo la unusola birdospecio nature vivanta en ĉi tiu loko, bezonanta arbartrunkajn truetojn. En la jaroj 2002 kaj 2006 sur du terenoj oni komencis noti la aperon de  kolumpsitakoj, kio rezultis per forta malkresko de la upupopopulacio. Sur aliaj terenoj ne estis rimarkita tiu dependeco.  La afero konsistas en tio, ke same kolumpsitakoj kaj upuoj por kovi idojn bezonas arbotrunkajn truetojn. Israelo kiel lando signifagrade dezerta suferas ilian deficiton. Ĉar la kolumpsitakoj komencas la kovadon pli frue ol upupoj ili senigas tiel upupojn je kovolokoj. Laŭ d-ro Piotr Zduniak aldoniĝas al tio aliaj minacoj por upupo, kiel por specio impresiĝema je ŝanĝoj en la medio. Nome kolumpsitakoj plej ofte aperas en amaso, ili estas fortaj kaj inteligentaj kaj kapablas esti tre agresaj rilate al aliaj birdospecioj. Konkurante pri teritorio ili kapablas forpeligi kaj kelkfoje eĉ mortigi aliajn birdojn. Agresaj kolumpsitakoj influas ankaŭ la konduton de la aliaj birdoj trudate al ili daŭran singardemon tiel negative influate ilian efektivan sinnutradon.

El la elsendo 31.01.2017. Legas Maciek – 2’55”

sc_mj_Kolumpsitakoj dangeraj por indigenaj specioj_02’55”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0521204

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj