Sciencaj informoj

Fringo venkis en la pola eldono de la Eŭropaj Tagoj de Birdoj-2016

Enretigita de: | Jan 3, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Fringo venkis en la pola eldono de la Eŭropaj Tagoj de Birdoj-2016. Tio estas parto de la kampanjo EŭroBirdwatch, organizata de BirdLife International en la tuta Eŭropo kaj en la Centra Azio. En la 2016-a jaro homoj el 36 ŝtatoj – de Norvegio ĝis Kipro kaj de Portugalio ĝis Uzbekio – komune observis, konatiĝis kun la traflugoitineroj kaj kun minacoj endanĝerigantaj birdojn dum la aŭtunaj traflugoj. En Pollando tiuokaze oni organizis 150 promenojn kaj aliajn eventojn. Fringo estis observita en Pollando pli ol 122 mil fojon. La sekvajn lokojn okupis sturno, observita 38 mil fojojn kaj granda paruo – 15 mil fojojn. En la unua kvinopo ektroviĝis krome blatbeka anaso, rimarkita pli ol 14 mil fojojn kaj vanelo rimarkita pli ol 10 mil fojojn. Grandegaj gregoj de fringoj kaj sturnoj estis konstatitaj en multaj landoj kaj ili estis la plej oftaj birdospecioj dum la Eŭropaj Tagoj de Birdoj 2016. Entute en 40 ŝtatoj de Eŭopo kaj la Centra Azio estis observitaj sume 5 milionoj 800 mil migrantaj birdoj kaj en ĉiuj ĉi eventoj partoprenis pli ol 24 mil personoj.

El la elsendo 03.01.2017. Legas Barbara – 1’37”

sc_bp_Fringo la heroo de la pola Europa Tago de Birdoj-2016_01’37”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526214

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj