Ludu

La 615-a E-elsendo el la 13.01.2017 ĉe www.pola-retradio.org:

– Nia felietono pri koninda polo prezentas la silueton de Erazm Jerzmanowski, kontraŭcara insurgento, soldato, industriisto, mecenato, socia aganto difinata kiel „la pola Nobel” kaj ĝuinta epiteton de polo, kiu „lumigis Usonon”.
– Niaj kulturkronikaj informoj koncernas la agadojn de la Fondaĵo Autodeskripcja kaj ĝia portalo iSztuka.edu.pl kaj la ekspozicion de 100 objektoj el la Katolika Universitato en Lublino, kiu nun estas rigardebla en la varsovia Reĝa Kastelo.
– La E-komunuma informo rilatas al la konkurso por TEJO-aĝaj esperantistoj partopreni la projekton Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo http://pej.pl/eo/2017/01/10/trejnigu-en-italio-kaj-igu-trejnisto.
Muzike akompanas nin Zhou-Mack Mafuila per la fragmento de la kanto „La fluo” el la KD „Originoj” eldonita de Vinilkosmo.
– La akompana foto ĉe la informo prezentas laŭ vikipedio portreton de Erazm Jerzmanowski, polo dank’ al kiu eblis apliki sintezan gason por profitdonaj komercaj projektoj por lumigo de usonaj urboj.
– La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo. Ankaŭ aparte aŭdiĝas interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D