Ludu

La 614-a E-elsendo el la 10.01.2017 ĉe www.pola-retradio.org:

Pola Flugkompanio LOT

– La literaturaj temoj eĥas hodiaŭ en nia antaŭmikrofona renkontiĝo kun Suso Moinhos el Hispanio, kun kiu renkontiĝinte en Poznano lige kun la lasta interlingvistika sesio kaj Arkones-2016 ni povis i.a. paroli pri lia eldonita tiujare poezivolumo „Laminarioj” kaj laborstato pri „Memoraĵoj de kampara knabo” la tradukita de li verko de Xosé Neira Vilas. Ĉi-lasta aperas komence de 2017 en la eldonejo Mondial.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la unuaj usonaj soldatoj venintaj al Pollando kaj la regiono por firmigi la orientan flankon de NATO; al la lastaj esploroj pri ukrainanoj laborantaj en Pollando; al novaj planoj de la pola flugkompanio LOT, kiu i.a. ekde julio grandigas la nombron de flugkonektoj al Seulo.
– La sciencbultena temo koncernas la finajn laborojn pri funkciigo de la plej moderna sinkrotrono Solaris en Krakovo.
– Muzike ni renkontiĝas kun la grupo Kaj Tiel Plu ĝuante fragmente ĝian kanton „Anda haleo” el ilia KD eldonita de Vinilkosmo „Plaĉas al mi”.
La aktualaĵoj kaj la scienbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.