Sciencaj informoj

Dulingvismo protektas cerbon kontraŭ demenco

Enretigita de: | Jan 24, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Cerboj de personoj dulingvaj pli ŝpareme mastras siajn provizojn, dank’ al kio ili pli longe konservas regulkonformajn konigajn funkciojn. Dum la esploroj de kanadaj sciencistoj, en kies kadro estis observataj cerboj de senjoroj, ekzamenatoj  estis petitaj koncentriĝi pri vidinformo (koloro de objekto), sed ignori samtempe la spacan informon (lokalizon de la objekto). La eksperimenton partoprenis du grupoj de kanadanoj. En la unua troviĝis sole franclingvuloj, en la alia dulingvuloj uzantaj kaj la francan kaj la anglan. Ĉiuj estis samaĝaj, 74 jaraj kaj havis similan klerignivelon. Kiel informis „Journal of Neurolinguistics” evidentiĝis, ke la cerboj de unulingvuloj engaĝis multajn cerbosferojn ligitajn kun la alifarado de vidinformoj, selekta koncentriĝo kaj kun funkcioj plenumi ĉi tiun taskon. La cerboj de la dulingvuloj ŝparis la energion engaĝante malpli da cerbosferoj, sed sferojn pli taŭgajn por plenumi la taskon. Ĉe la dulingvuloj oni konstatis ankaŭ pli grandan nombron de nervokonektoj en la cerboparto, kiu rolas en la alifarado de vid- kaj spac-informoj. Konkludante la kanadaj sciencistoj konstatis, ke tiu efika cerboselektiveco, kiu ebligas atingi la saman rezulton per malpli granda streĉo favoras regulkonforman funkciadon de cerbosferoj en >lobus temporalis<, kiu pro sia naturo estas subiĝema en la procezoj de maljuniĝado. I.a. dank’ al tio personoj dulingvaj en malpli granda grado estas minacitaj de demenco.

El la elsendo 24.01.2017. Legas Tomek – 1’42”

sc_tm_malsameco en la cerbolaboro de unu- kaj dulingvuloj_01’42”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511506

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj