Ludu

La 601-a E-elsendo el la 25.11.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

dukla3

Dukla

– En la hodiaŭa elsendo en la felietono pri Koninda Pollando ni memorigas nian viziton en la loko Dukla, en la sudorienta Pollando.

– La kulturkronikaj informoj sciigas pri la litova distingo por la protektantino de la historia tombejo Rossa en Vilno, en kiu eterne ripozas multaj elstaraj poloj kaj pri interesa ekspozicio el privata kolekto en Bjalistoko kun pentraĵoj de polaj artistoj el la periodo de Juna Pollando.
– La E-komunuma segmento informas pri la nova ŝanco studi en Mickiewicz-Universitato i.a. en Esperanto pri etnolingvistiko kun interlingvistika modulo; ni raportas dank’ al Paulo S. Viana el Brazilo pri antaŭnelonga E-renkonto en la urbo Paraiba do Sul (ŝtato Rio de Janeiro).
– Muzike per sia kanzono „Birdo”, akompanas nin Ĵomart kaj Nataŝa. Ĝi estis prezentita ankaŭ dum iliaj koncertoj, i.a. dum BET en Litovio. Krome la „Unutonan Sambon” el la KD Tom Jobim en Esperanto kantas Alejandro Cosavella.
La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.