Ludu

La 597-a E-elsendo el la 11.11.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– Hodiaŭ Pollando festas la 98-an datrevenon de la reakiro de suvereneco, la Tagon de Sendependeco. Multaj informoj en la unua parto de la elsendo rilatas al tiu temo:
– I.a. ni informas pri interesa ekspozicio pri Ignacy Jan Paderewski, mondfama muzikisto kaj politikisto daŭranta en la Jagelona Biblioteko en Krakovo; pri la lanĉita plej granda patriota muralo en la loko Legionowo proksime al Varsovio; pri unu el la plej imponaj sportaj eventoj, kiu estas la Kuro de Sendependeco, kiun en Varsovio partoprenis 15 mil personoj. Unu el la lastaj kutimoj de poloj estas la komuna kantado de patriotaj kantoj. En la programo ni prezentas fragmente ulanan kanton „La lasta mazurko”.
– La E-komunuma informo rilatas al la komenciĝonta venontemajne KAEST, tio estas Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko en Slovakio – http://kaest2016.ikso.net
– En la fino ni proponas leterkestan renkontiĝon.
La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo. En la fotogalerio estas vidindaj fotoj referencantaj al la temoj de nia elsendo.