Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 589-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 11.10.2016:
– Kvankam la septembra sesio de Interlingvistikaj studoj kaj Arkones en Poznano finiĝis fine de septembro ni referencas al tiuj eventoj en interparolo kun prof-ino Ilona Koutny, ne nur sumigante, sed ankaŭ alrigardante estontecon.
– La komencaj aktualaĵoj informas pri la morto de elstara pola reĝisoro, Andrzej Wajda kaj pri la vizito de vicĉefministro Jarosław Gowin en Ĉinio.
– En scienca bulteno ni okupiĝas pri la esploroj rilataj al la lingvoevoluo kaj al malkreskinta enhavo de la acidaj grasoj omega-3 en la karno de salmoj.
– Muzike akompanas nin Ale Kosabela per la kanzonfragmento „La sistemo” el sia KD „Revolucio en Pajleraro”.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj retpaĝaj rubrikoj. Aparte estas ankaŭ aŭskultebla interpaprolo kun prof-ino Ilona Koutny.
…Kiel antaŭe, mi revenas foje foje al la programoj de Pola Radio, ĉiam kun interesaj informoj kaj intervjuoj… Gratulojn pro tia ĉi sencesa kaj daŭriga laboro, kontraŭ ĉiaj malfacilaĵoj… Bonege ke nia elstara Ilona Koutny plurfoje aperu: ĉar Polando vere fieras havi la plej profesiecan mondan centron de studoj pri la internacia lingvo. Gratulojn! Trafa hodiaŭ la kanzono de nia Ale Kosabela: fakte nia malamiko estas la “Sistemo” kiu abomenas Esperanton kaj esperantistojn… Tamen ni iru antaŭen “kuraĝe kaj ne flankiĝante la vojon celitan…”
Kun ĝojo mi revenas al la Pola retradio! Kaj jen nova bonega programo. La intervjuo kun la eminenta profesorino Ilona estas ja altnivela. Bonege!
Tre interesa elsendo! Apartan dankon por mencii Andrzej Wajda kaj lia verko cxar li estas grava persono ne nur por Pollando sed ankaux por la Euxropo kaj ecx mondo! Oni povas konstatki ke liaj filmoj estas universalaj – rakontas pri la sorto de la homo, pri liaj elektoj kaj konsekvencoj kaj pri rilato de la homo kun la povo.
Ankaux mi dankas por la interparolo kun Ilona Koutny – estis plezuro auxdi vin denove kaj mi antauxgxojas revidi vin en februaro!
Amike