Ludu

La 589-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 11.10.2016:

– Kvankam la septembra sesio de Interlingvistikaj studoj kaj Arkones en Poznano finiĝis fine de septembro ni referencas al tiuj eventoj en interparolo kun prof-ino Ilona Koutny, ne nur sumigante, sed ankaŭ alrigardante estontecon.
– La komencaj aktualaĵoj informas pri la morto de elstara pola reĝisoro, Andrzej Wajda kaj pri la vizito de vicĉefministro Jarosław Gowin en Ĉinio.
– En scienca bulteno ni okupiĝas pri la esploroj rilataj al la lingvoevoluo kaj al malkreskinta enhavo de la acidaj grasoj omega-3 en la karno de salmoj.
– Muzike akompanas nin Ale Kosabela per la kanzonfragmento „La sistemo” el sia KD „Revolucio en Pajleraro”.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj retpaĝaj rubrikoj. Aparte estas ankaŭ aŭskultebla interpaprolo kun prof-ino Ilona Koutny.