Ludu

La 584-a E-elsendo el la 23.09.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– La elsendon inaŭguras kulturkronikaj informoj. Ĝi rilatas al rekono por la Pola Produktejo de Valorpaperoj emisiinta poŝtmarkon pri antikva orgeno en la klostro de Jędrzejów. Distingo venis dum la konferenco GPSPA – Governmental Postage Stamp Printers’ Association 2016 en Berlino. La alia informo rilatas al la okazanta festivalo de porinfanaj teatroj en Vroclavo.
– En la E-komunuma segmento ni informas pri la partopreno de UEA en la 1-a Kongreso de Interkulturo, komunikado kaj identeco en Ekvadoro kaj pri la nunjara Aalen-Premio, kiu iris al Katalin Kováts rekone pro ŝia retejo edukado.net.
– Fine ni prezentas sondokumenton pri la komenca fragmento de la Aŭtora Duonhoro de Spomenka Štimec dum la UK en Nitro, dum kiu ŝi parolis pri siaj autoraj planoj kaj i.a. fasciniĝo pri la poeziaĵo de slovako, Ludomir Feldek „Karesado antaŭ dormo”, kiun ŝi mem deklamis en E-o.
– Muzike akompanas nin JoMo per la kanzono „Plifrua Pollando” el lia KD „JoMo slavumas” eldonita de Vinilkosmo.
La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo.