Ludu

La 545-a E-elsendo el la 30.04.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– La felietono pri vizitinda Pollando kondukas nin al grandioza ponta konstruaĵo, simila al la romia akvedukto, elkonstruita propramane de pola kamparano sen la uzo de pezaj vojkonstruaj maŝinoj en la suda Pollando apud Rożnowskie-akvoreceptaklo.
– Komenca kultura kroniko enhavas informojn pri ekspozicio „Imagines Medii Aevi” lige kun la 1050-jariĝo de la bapto de Pollando en Poznano kaj pri usona premio por la filmo „Tuŝo de Anĝelo” reĝisorita de Marek Tomasz Pawłowski.
– En la E-movada segmento ni informas pri la planita por hodiaŭ Malferma Tago en la CO de UEA en Roterdamo kaj pri literatura konkurso organizata i.a. de Bjalitsoka E-Societo: http://bit.ly/konkurso2016
– Fine aŭdiĝas tradicia leterkesta programero.
Muzike akompanas nin „La perdita generacio” per la kanzono „Alia aventuro” el la KD „Ĉiamen plu” eldonita de Vinilkosmo.
La kulturktronikaj informoj estas parelele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko: „Kulturkroniko”. En la rubriko „Felietonoj” troviĝas samtempe legebla kaj aŭskultebla teksto pri Ponto de Jan Stach.