Ludu

La 540-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 12.04.2016:

– En la hodiaŭa Trarigardo de la E-Gazetaro ni foliumas la plej novajn numerojn de „Norvega Esperantisto” kaj „Esperanto en Afriko”. Krome la atenton ni donas al la nunjaraj numeroj de „La Lantero Azia” de Korea Esperanto-Asocio kaj „Nova Vojo” de Esperanto-Populariga Asocio el Japanio.
– Niaj aktualaĵoj rilatas al planoj rekonstrui polan ŝipkonstruan industrion; mizeron en Eŭropa Unio; ĉesigon de bitiga programo en Pola Radio.
– La sciencbultenaj informoj rilatas al atingaĵoj de Pollando. Usona kaj Unia patento por la pola metodo produkti grafenon industriskale; plasmo por sterilizi spicojn.
La aktualaĵoj kaj sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”.
Muzike ni memorigas la kanton de JoMo „En dancejo” el la KD eldonita en 2006 fare de Vinilkosmo „JoMo slavumas”. Tio estas la okazo por informi, ke ĵus estis lanĉita la bita albumo „jOmO okcitanas”. Por garantii ĝian fizikan aperon oni kolektas abonojn kaj monon ĉe la subtenkolekta retejo http://www.ulule.com/jomo-okcitanas.