Ludu

La 531-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 11.03.2016:

– Ĉi-semajne nia felietono pri koninda polo prezentas la mondfaman scienciston, profesoron Rudolf Weigl, kiu estis la inventinto de la unua efika kontraŭtifa vakcino.
– Komence ni notas la karitatan kampanjon, kiu ĝis dimanĉo ebligas al poloj aĉeti nutraĵproduktojn kiel Paskan donacon por la plej mizeraj samnacianoj kaj birdosvarman Nacian Parkon de Biebrza-rivero, kiu logas en la antaŭprintempa sezono naturamantojn;
– La kulturkronika informo sciigas pri la pentrista ekspozicio de verkistoj el Normandio, kiu post Poznano gastas nun en Szczecin (la nordokcidenta Pollando);
– La movada informo memorigas, ke ĝis la partopreno en la Belartaj Konkursoj de UEA-2016 restas malmultaj tagoj; Ĝis la 31-a de marto konkursaĵojn atendas Michela Lipari:michela.lipari @ tiscali.it
La komencaj  kulturktronikaj informoj estas  paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Kulturkroniko”. En la rubriko „Felietonoj” estas samtempe legebla kaj aŭskultebla nia nunsemajna felietono.