Ludu

La 528-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 01.03.2016:

– En la literatura segmento de la programo ni prezentas la 38-an fragmenton de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– La komencaj mallongaj informoj rilatas al la festata hodiaŭ en Pollando Tago de Perfiditaj Soldatoj (1945-56) kaj la 2016-a kiel Jaro de Pola-Hungara Solidareco. Sekve ni prezentas la opinion de eksa Ĝenerala NATO-sekretario pri Nord Stream-2 kaj informas pri la komenciĝintaj koncertaj omaĝoj okaze de la 206-a naskiĝdatreveno de Frederiko Chopin. Muzike ni citas el lia mazurko la minora op 68 nr 2 en la plenumo de Halina Czerny-Stefańska.
– La sciencbultena temo rilatas en la kreiĝinta Eŭropa Paleontologia Centro en Opole (la sud-okcidenta Pollando).

La aktualaĵoj kaj sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”.