Ludu

 

La 527-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 26.02.2016:

– Ĉi-semajne al la temo koninda Pollando  rilatas la informo, ke la 2016-a jaro en la Nacia Parko de Biebrza-rivero estas la Jaro dediĉita al marĉoj;
– Komence ni notas la unuajn 100 tagojn de la pola registaro kaj solenaĵojn omaĝe al la t.n. anatemitaj soldatoj, polaj patriotaj soldatoj postmilite de la komunsitaj aŭtoritatoj mortkondamnitaj, forgesitaj. Sekve ni informas pri la hieraŭa kunsido en Bruselo pri novaj reguligoj en Schengen-traktato kaj pri prioritato de germana registaro flegi la memoron de germanoj el centr- kaj orienteŭropaj regionoj transloĝigitaj post la 2-a mondmilito baze de Jalta-traktato.
–   La kulturkronika informo rilatas al nova interesa ekspozicio de skulptaĵoj de Mitoraj en Italio.
– Pri la nova konkurso de UEA lanĉita okaze de la Semajno de Internacia Amikeco ni informas laŭvice – http://www.nitra2016.sk/regularo-konkurso-semajno-de-internacia-amikeco;
–  Fine ni proponas  leterkestan rendevuon.
– Pri >fulma enamiĝo< – temo aktuala sojle de sentiĝanta printempo memorigas kanzone Mélanie Prin. Vidu ankaŭ: http://kaprinido.fr kaj http://kaprinido.perso.sfr.fr;
La komencaj aktualaĵoj, la kulturktronika informo estas  paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Kulturkroniko”.