Ludu

La 526-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 23.02.2016:

– La antaŭmikrofona gasto ĉi-semajne estas germana lingvisto, Cyril Brosch (http://www.cyrilbrosch.net), kun kiu ni interparolas pri Mime-projekto.
– La komencaj aktualaĵoj koncernas la unian raporton pri la porfamilia helpo en la uniaj landoj kaj la pola projekto Familio 500+, kiu celas pozitive ŝanĝi la rilatan situacion en Pollando; la aplikaĵon de la Muzeo Auschwitz-Birkenau, kiu elserĉas la kalumniajn vortumojn pri “polaj koncentrejoj” proponante historiajn difinojn; la elekton de “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz por la Tago de Nacia Legado en 2016.
– En la scienca bultena ni informas pri interesa esploro pri la rilato inter morala kaj fiika pureco.
– Muzike akompanas nin jam en la komenco “Valso por amikoj” de Ĵomart kaj Nataŝa per kiu kanzono ni salutas ĉiujn geaŭskultantojn kaj radioamikojn en la Semajno de Internacia amikeco.
La aktualaĵoj kaj sciencbultenaj temoj estas  paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Aparte estas ankaŭ aŭskultebla interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.