Ludu

La nunsemajna felietono en la 517-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org traktas vizitindan lokon, kiu estas la Nacia Parko de Drawa-rivero en la nord-okcidenta Pollando. Kultura kroniko liveras informojn pri restaŭrita sarkofago de reĝo Stefan Batory en la krakova Wawel-katedralo kaj pri interesa ekspozicio de 160 eldonoj de la romano „Kamparanoj” de pola Nobel-premiito, Władysław Reymont. Bela arkitekturo vekas admiron, sed ankaŭ ebligas al homo senstreĉiĝi kaj ripozi. Tiu informo limas je kulturo kaj sciencaj esploroj. La E-komunumaj informoj rilatas al la komenciĝanta hodiaŭ 51-a Brazila E-kongreso kaj perdo, kiun suferis en la ĵusaj tagoj E-komunumo pro la forpaso de konata sveda aktivulo Roland Lindblom. En la fino ni proponas mallongan leterkestan renkontiĝon, en kiu fragmente ni citas el la kanzono Ne forgesu min, kiun kantas Mélanie Prin. La komencaj kulturaj informoj estas  paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko „Kulturkroniko”, same kiel nia felietono en koncerna rubriko. Muzike akompanas nin Susana (Zuzanna Kornicka) per pola turisma kanto en E-vesto „Ho, kia ĉarm’”.