Ludu

Pacan kaj Feliĉan Novan Jaron 2016 ! Tiuj ĉi reciproke interŝanĝataj bondeziroj ruĝfadene ŝpiniĝas tra la 511-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. En la komenca riĉa kulturkroniko ni informas pri 2016 kiel la Jaro de Henryk Sienkiewicz en Pollando. Lia romano „Quo Vadis” poparte jam de kelka tempo aŭdiĝas en la varsovia E-programo. Pasintjare ni prezentis la silueton de Jan Potocki (26.06.2015), hodiaŭ ni informas pri la funkcianta en la Varsovia Reĝa Kastelo porokaza ekspozicio ligita kun li kaj lia fama romano „Manuskripto trovita en Zaragozo”. Pri la spuroj de slavoj en la orienta Bavario eblas aliflanke multon ekscii en interesa ekspozicio en la Varsovia Arkeologia Muzeo. Nia E-komunumaj informoj ligiĝas kun kelkaj januaraj limdatoj – serĉado de volontulo por la CO en Roterdamo kaj invito al prelegontoj de IKU dum la Nitra UK. Fina leterkesto plenplenas de bondeziroj. Muzike ni ĉerpas fragmente el la mazurko de Frederiko Chopin 68 op.1. Kante akompanas nin Mariusz Domaszewicz per la kanzono „Tempo de Espero”, la espero,  ke la 2016-a alportos plenumiĝon de ĉies revoj kaj planoj. La fina „Ni deziras bonan jaron” el unu el la plej fruaj KD-oj de Vinilkosmo kompletigas la bondeziran enhavon de la unua E-elsendo en 2016. La komencaj informoj estas  paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko „Kulturkroniko”.