Ludu

La 491-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org komence per kulturkronika informo sciigas pri la rezultoj de la 17-a Internacia Chopin-konkurso. Sekve reference al GK-komunikoj ni parolas pri proksimiĝanta Unesko-konferenco en Parizo decidonta pri la propono de Pollando, ke 2017 estu solenata kiel Zamenhof-Jaro sub la aŭspicio de ĉi tiu organizaĵo. Per niaj du laŭvicaj informoj ni adiaŭas prof-inon Hanna Konopka, multjara prezidantino de la Bjalistoka Fondumo Zamenhof kaj nian multjaran, fidelan aŭskultanton Dario Rodrigez. Adiaŭe en Leterkesto ni i.a. memorigas la arkivan interparolon kun li surbendigitan dum EEU-kongreso en Bilbao.