Antaŭ kelkaj tagoj la 15-jarcenta breviero – forveturigita en 1943 de germanoj kun aliaj bibliotekaj kolektoj kaj artverkoj el Vroclavo  kaj dum 65 jaroj konsiderita kiel perdiĝinta – estis transdonita al la kolektoj de la universitata biblioteko de la urbo. La pergamena kodo el 1415 difinata kiel „Breviarium Wratislaviense” kaj „Libra viaticus” estis farita de  Jan el la loko Połaniec kaj Marcin el la loko Oława. Ĝi konsistas el 425 paĝoj kaj ĝia originala leda kovrilo devenas el la 16-a jarcento. En latina teksto troviĝas 17 oraj inicialoj kaj plurkoloraj miniaturoj. En la manuskripta fako de la Universitata Biblioteko en Vroclavo troviĝas 13 mil manuskriptoj, inter kiuj tri mil estas riĉe ornamitaj  mezepokaj manuskriptoj. Temas pri la plej granda ĉi-speca kolekto en la lando, kiu enhavas ĉirkaŭ 40 procentojn de la manuskriptoj el la antaŭmilita urba biblioteko de Vroclavo.

El la elsendo 13.09.2015. Legas Tomek