Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La komencaj aktualaĵoj en la 469-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ligiĝas kun la planoj de la eksterlandaj vizitoj de la pola prezidento kaj atribuita helpo al Grekio. Pri avantaĝoj de filozofilernado fare de gejunuloj informas nia sciencbultena temo. Ĉi-foje nia antaŭmikrofona renkontiĝo kun Maciej Jaskot traktas lian aktivadon en la unusola altlerneja grupo en Pollando okupiĝanta pri la evoluigaj laboroj rilate al Referenckadro pri lernado de fremdaj lingvoj. Muzike ni prezentas la kanton de Daimi el Kubo pri la Lilla UK. La tekstoj de aktualaĵoj kaj de la scienca temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun Maciej Jaskot estas aŭdebla aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.
Iom post iom mi auxskultis viajn elsendojn el la UK en Lillo. Mi tra gxojas, ke mi povis auxskulti programerojn, kiujn mi ne povis surloke sekvi pro la samtempaj aliaj programeroj. Ankaux intervjuoj estas interesaj. Mi tre gxojas, ke mi versxajne havos eblecon auxskulti pri la nova literatura historio, dum la Itala Kongreso al kiu mi ekiros morgaux matene. Felicxe mi acxetis la libron en Lillo, ecx gxuis legi parton de gxi, bonega fluanta lingvo.. Plej multaj aferoj estas al mi jam konataj, sed la lingvo mem en la libro estas tiel gxuinda, ke mi certe legos la libron kelkfoje.
Estas bone, ke auxskultantoj povas ” partopreni” la UK:n, kiam ili havas tempon, ne nur tiam kiam gxi vere okazas kaj kie gxi okazas.