Ludu

La temo de nia hodiaŭa interparolo kun Maciej Jaskot estas la okazinta malfruprintempe en Pollando konferenco, kies ĉeftemo estis la neceso de bona, korekta kono de la gepatra lingvo fare de infanoj kaj junuloj en la alproprigado de fremdaj lingvoj. Nian ĉi-semajnan sciencan temon ni dediĉas al la konfirmita hodiaŭ ekzisto de pentakvarko, kiun antaŭvidis pola sciencisto Michał Praszałowicz. En la komencaj aktualaĵoj de la 456-a E-elsendo el Varsovio ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri akcepto fare de Greklando de kondiĉoj ebligantaj ricevi novan helpofaskon de la Unio. Ankaŭ pri la projekto de la pola prezidento-elektito revenigi la malnovan emerituran aĝon. Ni informas ankaŭ pri la aŭkciota en Lillo unika letero de Ludoviko Zamenhof el 1908 (http://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2015/Unika-Zamenhof-letero-auxkciata-rete). La informoj de la novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”. Hodiaŭ muzike akompanis nin fragmente la komponaĵo el la KD de Jim Petit “Karma” – La voko de la vento.