Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Jan Danysz estas la heroo de nia felietono pri koninda polo. Komence de la 435-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas kulturkroniko, en kiu ni informas pri impona ekspozicio de skulptaĵoj de Igor Mitoraj en Pietrasanta, Italio, pri ekspozicio de hispanaj desegnistoj en Krakovo kaj pri inaŭgurota venontmonate Silezia Muzeo en Katowice. Nia E-komunuma informo rilatas al la kultura evento Mazara 2015. Fine de la elsendo aŭdiĝas Leterkesto. Muzike akompanas nin la grupo Kaj Tiel Plu per fragmento de la kanto „La Violonisto” el la KD „Surplacen venu vi” eldonita de Vinilkosmo. Kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.
Kun nostalgio mi memoras la vesperan aŭskultadon de Pola Radio ĉe Onklo Albeno en Kovno. Dum postaj 50 jaroj en Vilno mi ne havis tempon, kotraŭbatalante diversajn nocaĵojn, kiel Jan Danysz. Nur hodiaŭ, helpite de mia filo, mi kaptis vian podkaston, por ĝui Esperanton el ties fonto. Sed… mi ne rekonas la belsonan. Mankas ritmo. Strangaj paŭzoj post La kaj DE, surprizas akcentaj silaboj eĉ ekde komenco: NASkiĝ-, KULturkronIko…Post la banala halelujado pri Esperanto ekde sekundo 22 mi neniel povis kompreni serion da silaboj, iuj gesinjoroj?, iu girl Gabi kun kromaj buboj Macek kaj Tomek, sekve ankaŭ mi en Esperanto estu Valdek? Tro familiare, kaj sen sinprezento. Ja ne ĉiu aŭskultanto konas vian teamon, kaj la publiko kontentus scii, kio estas kiu. Per klara, ekonomia kaj senafekta stilo. Sufiĉas simpla orientiga enhavo-listo de la elsendo anstataŭ lavango de superfluaj kaj ofte fuŝaj vortoj. Kial “damaĝ-organismoj” – ja nocaj aŭ nocivaj… Nu, kvankam aĝa, kiel la “heroo” de Tuwima fablo, mi adaptiĝos, sed same faru ankaŭ vi. Pro Esperanto kaj ties nasKIĝurboj.
Admirinda estis la kariero de Jan Danysz, eminentulo, efektive. Kaj dankon, ke via bonega programo, informinte pri la somera evento en Mazara del Valle, revivigas en mia memoro la agrablajn tagojn pasigitajn en tiu charma urbo, okaze de Itala Kongreso, ankau kelkaj jaroj.