Ludu

En la 424-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni denove proponas literaturan segmenton kaj en ĝi laŭvican fragmenton de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. En ampleksa informa parto eĥas mallonge lastaj eventoj sur la internacia areno (Britio rilate la islamistan minacon, Obama pri la eldiro de Netanjahu, Korea-ĉina-japana renkontiĝo en Seulo). Sekve ni informas pri defendopreteco de poloj, ilia malfavoro rilate enkondukon de la unia valuto kaj pri kresko de geedziĝoj en Pollando. Nia temo el la gazetaro samtempe rilatas al la sciencistaj esploroj pri la vora efiko de fremdaj specioj enkondukataj en novajn ekosistemojn infomante pri ĉi-rilataj leĝaj solvoj en Eŭropo. Tiun temon eblas samteme legi kaj aŭskulti en la rubriko Sciencaj Informoj. La informoj el la lando estas same paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko Novaĵoj. En la hodiaŭa elsendo ni memorigas la kanton de Jacques Yvart “Geamantoj sur la verda benk’”el lia unua KD eldonita de Vinilkosmo.