Ludu

En la 421-a E E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni proponas kadre de la felietonoj el la ciklo “Vizitinda Pollando” viziton en la loko Uniejów en la centra Pollando. La komenca kulturoniko alportas informojn pri novaj restaŭraj laboroj en Krakovo kaj pri samurajaj kirasoj kreiĝantaj en Pollando. E-komunume ni referencas al la solenaĵo en la Universitato de Amsterdamo, dum kiu la estro de ĝia Katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto, profesoro Federico Gobbo prezentis sian trilingvan inaŭguran paroladon. Ĝi estis registrita kaj estas libere konsultebla ĉe http://webcolleges.uva.nl/Mediasite/Play/07e441552184440382b6734a1551f4091d. Ni informas ankaŭ pri la aliĝostato al la 100-a UK en Lillo, kiu superis jam du mil personojn. Fine aŭdiĝas la leterkesta programero. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.