Ludu

La laŭvica fragmento de Quo Vadis de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof estas la ĉefa programero en la 412-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. En la komenca, informa parto ni alrigardas eventojn en la mondo apartan atenton donante al la debato „Pollando fronte al minacoj ligitaj kun islama radikalismo”, okazinta semajnfine en Varsovio. En la temo el la pola gazetaro ni referencas al la starpunkto de OECD pri klerigaj reformoj en Pollando. En la scienca bulteno ni donas atenton al la apartaj proprecoj de tibetaj anseroj flugantaj super Himalajo. Hodiaŭ muzike akompanas nin Ĵak Le Puil per la fragmente prezentata kanzono “Al virino” el lia KD Sen elizi’ eldonita pasintjare de Vinilkosmo. La informoj de la elsendo estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj informoj”.