Ludu

Per la nunsemajna felietono ni invitas al la loko en la sudokcidenta Pollando dum jarcentoj ligita kun la orminado t.e. la loko Złotoryja kaj la tiea orminejo Aurelia. En la komenco de la 411-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nia kultur­kronika informo rilatas al la bitigitaj kolektoj de la Universitata Biblioteko en Vroclavo nun disponig­itaj publike. La E-movada informo traktas la bezonojn de la kataluna Biblioteko-Arkivo Petro Nuez. Fine ni proponas renkontiĝon en la leterkesta programero, en kiu i.a. pri literaturaj elsendoj en nia programo ni interparolas kun nia hispana aŭskultanto Suso Moinhos. La kulturkronika informo kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. Uzu kaj diskonigu ĉi tiun servon unuavice inter lingvo­lernantoj, krome ankaŭ inter klubaj aŭ grupaj konatoj, kiuj ne havas ankoraŭ kuraĝon paroli Esperanton.