Post kelkaj monatoj en la unua duono de 2015 la internaŭtoj povos partopreni virtualan promenon tra la Nacia Muzeo en Varsovio. Enretigitaj estos la Artgalerio Faras, la Artgalerio de la Mezepoka Arto kaj la Artgalerio de la 19-jarcenta Arto. Kiel la dua en Pollando la varsovia Nacia Muzeo aliĝos al  pli ol 120 institucioj de la mondo, i.a. la Blanka Domo en Usono, la Versajla Palaco  en Francio, kies internojn eblas rigardi kadre de la projekto Museum View. Entute en la varsovia Nacia Muzeo la retaj vizitantoj povos rigardi 983 objektojn i.a. pli ol 600 eksponaĵojn el la nov­malfermita Artgalerio Faras. Estas en ĝi prezentataj trezoroj de la nubia  civilizacio de antaŭ pli ol 1500 jaroj  (ekzistinta sur la tereno de la nuna Sudano). La prezentataj bildoj de sanktuloj aŭ episkopoj devenas el la katedrala preĝejo malkovita de polaj arkeologoj en la urbo Faras. Tiu malkovro estis epitetita kiel „miraklo el Faras”. 67 el 120 savitaj en Faras pentraĵoj  troviĝas en Varsovio. En la Artgalerio de la Mezepoka Arto temas ĉefe pri objektoj el la 14-a /16-a jarcentoj devenantaj el diversaj regionoj de Pollano. Inter ĉ. 100 rete disponig­itaj objektoj troviĝos alaj altaroj, liturgiaj instrumentoj, tolaĵoj kaj skulptaĵoj. La kernon de la Argalerio de la 19-a jarcento konsistigos 270 artverkoj de polaj pentristoj kaj skulptistoj akompane de pentraĵoj de diverslandaj eŭropaj artistoj.

Krome eblos rigardi en la reta Nacia Muzeo de Varsovio la gigapikselan pentraĵon de Bernardo Belotto nomata Canaletto „Panoramo de Varsovio de sur la teraso de la Reĝa Kastelo”. Canaletto estis la kortega pentristo de Stanislaw August Poniatowski. Museum View kaj la gigapiksela foto de la pentraĵo estas parto de la projekto Google Art Project. Ĝi kreiĝis kadre de la platformo Google Cultural Institute, kiu ebligas prezenti arton en la Interreto.

El la elsendo 09.01.2015. Legas Maciek