En la salminejo Wieliczka apud Krakovo (la suda Pollando) funkcias moderna kapelo de s-ta Johano Paŭlo la 2-a. La ĉefornamon de la sanktejo formas tri salbuloj kreitaj el speciala materialo fidele imitanta salon. Unu funkcias kiel altaro, la dua estas elemento de la internoornamaĵo. La tria konsistanta el 4 partoj estis metita surmure. Disetendiĝante ĝi formas luman krucon. Sur la muroj de la kapelo estas prezentataj elektronikaj tabuloj, sur kiuj estas dis­bildigataj fragmentoj de homilioj de Johano Paŭlo la 2-a kaj kalendaro de liaj pilgrim­vizitoj. Pere de son­aŭdigiloj estas emisiataj fragmentoj de liaj homilioj en 6 lingvoj. En vitroŝranko apud la altaro videbliĝas la folio el la taglibro de konklavo de Karol Wojtyła kun lia unua subskribo kiel la papo Johano Paŭlo la 2-a. La kapelo funkcias kiel religia objekto sub la protekto de sacerdoto. En ĝi okazas i.a. solenaĵoj ligitaj kun la figuro de la papo. La kapelo de Johano Paŭlo la 2-a troviĝas ĉe la pilgrima itinero „Szczęść Boże” -Dio favoru.

El la elsendo 02.01.2015. Legas Maciek