Ludu

La antaŭmikrofona gasto en la 406-a E-elsendo el Varsovio estas Babak Soroush el Irano, unu el la novaj studentoj de la Interlingistikaj Studoj en Poznano. Krome ĉe la adreso www.pola-retradio.org aŭdiĝas la 17-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. En la komenca informa parto ni superrigardas mallonge la lastajn eventojn en Pollando: vintrajn feriojn de lernantoj, finalon de la kantkonkurso pri la plej bona plenumo de la kristnaskaj kantoj, eksterlande – la semajnfinajn protestreagojn kontraŭ la francaj mokdesegnaĵoj pri Mahometo. Krome ni informas pri kreiĝanta en Pollando boato kun hibrida motoro, kaj pri tio, ke Pollando volas resti lando sen GMO. Nia sciencbultena temo traktas pri formikoj, el kiuj unu dekono havas komunajn radikojn. Muzike akompanas nin mallonge Anna Osmakowicz. Fragmente aŭdiĝas “Nova Jaro”, kanto de Martin kaj La Talpoj el ilia lasta KD eldonita de Vinilkosmo “Superbazaro”. Du novaĵoj, scienca temo kaj interparolo aŭdiĝas ankaŭ eksterelsende en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La tekstoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj.