Valoraj polikromiaĵoj sur lignaj altaraj tabuloj estis malkovritaj en la 18-jarcenta preĝejo en Tokarnia (en la suda Pollando) sur la tereno de etnografia parko.  En 1996 la larika hospitala preĝejo  el Rogowo, kiel donaco de la Dioceza Kurio en Kielce,   estis translokita el sia origina loko. La ĉefaj konservistaj laboroj pri ĝi finiĝis en 2002. La historia konstruaĵo kreiĝinta en 1863 daŭre plenumas siajn originajn religiajn funkciojn. Oni celebras tie sanktajn mesojn kaj multaj junaj paroj elektas ĝin kiel lokon de sia geedziĝo. Dank’ al la lastaj konservistaj labroj oni sukcesis malkovri la originajn polikromiaĵojn ĉe du flankaj altaroj.  Antaŭ konservistaj laboroj ili estis nigraj, sed dank’ al la fiziakj-kemiaj esploroj  konsrvistoj sukcesis malkovri la originan koloron sub kvar surpentritaj tavoloj. Sur la plato  de altaro dediĉita al sankta Johano Nepomuceno estis malkovritaj i.a. kvin flavaj sesangulaj steloj, kiuj simbolas tiun sanktulon, bildon de hostio kaj de hostiujo kaj spurojn de pentraĵoj imitantaj marmoron kaj florfirlandojn. Sur la altaro de la Krucumo estis makorita la Kristogramo IHS ĉirkaŭita de florkrono.  La altaroj estis ne sole renovigitaj, sed ankaŭ protektitaj. Povas evidentiĝi, ke ankaŭ la ĉefaltaro estis iam alikolora, sed tion povas konfirmi nur pliaj laboroj. La Etnografia Parko en Tokarnia okupas la areon de ĉirkaŭ 65 hektaroj. Trovigas en ĝi kelkdek alilokitaj el la regiono de la Sanktakruca Montaro (la suda Pollando) i.a. biendomo el la lokoj Suĉedniów, sonorilo el Kazimierza Wielksa, ventmuelilo el Dębno, grenstaplejoj el Złota, forĝejo, pluraj ĥatoj. Ĉiuj objektoj, kiujn eblas viziti,  estas ekipitaj per karakterizaj por ili mebloj kaj instrumentoj de la ĉiutaga uzo.

El la elsendo 19.12.2014. Legas Maciek