Ludu

Interparolo kun Maciej Jaskot pri la 500-jariĝo de la troviĝanta en polaj kolektoj kuprogravuraĵo de Albert Dürer „Melankolio” kaj okazinta tiuokaze scienca konferenco, la laŭvica fragmento de Quo Vadis de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof estas la ĉef­programeroj de la 400-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. La interparolon akompanas la malnova kanto en la plenumo de la kvarteto „Beltono’, ne senkaŭze. Komencaj informoj rilatas al la Kristnaskaj subteno­kampanjoj: por poloj malantaŭ la orienta limo de Pollando kaj por hindaj samaĝuloj de polaj infanoj. Lige kun tio aŭdiĝas laŭvica pola Kristnaska kanto, kiun plenumas la pola ensemblo „Muzilo” – „En Bet Leĥem regas ĝoj’ senfina”. En la scienca bulteno ni informas pri Prix Galien por polaj specialistoj protektantaj la aŭdokapablon. La informoj de la elsendo estas aparte legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj informoj”. En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.