Ludu

Kun prof. Sabine Fiedler, kiu gastas en la 374-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni interparolas pri ŝia lekciado pri frazeologio en la inaŭgura kurso de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. La komencaj aktualaĵoj rilatas al la eventoj ligitaj al la ukraina krizo. La okazonta baldaŭ vizito de nova Ĝenerala Sekretario de NATO en Pollando kaj embarasoj de la pola sukalifara industrio. Laŭ la pola gazetaro ni raportas pri floranta kuracila merkato en Pollando kaj la sciencbultena temo koncernas la longiĝan sidpozicion kaj la staton de niaj piedoarterioj. Aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj. Same aparte aŭdebla estas la interparolo kun prof-ino Sabine Fiedler. La 88-a E-Kongreso en la japana Kjuŝu (04/05.10.2014) – pri kiu ni atentigas – atendas gratulojn kaj salutojn de HARADA Tsukuru (takinulo @ gmail.com). En la elsendo Ling Phang el Ĉinio kantas la japanan kanton “Sakuro”. Aŭdiĝas ankaŭ la koncerta plenumo de la furorkanto de KAJTO pri tio kiel bonegas kun vi.