Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Leandro Abrahão el Brazilo estas la antaŭmikrofona gasto de la 372-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Li dividas siajn impresojn pri la unua UK, kiun li partoprenis en Bonaero. En la komenca parto de la elsendo ni notas la alvenon de la astronomia aŭtuno en la norda hemisfero. Pri veninta aŭtuno kantas la kvarteto Beltono. Temo el la pola gazetaro traktas la fenomenon de ĉiam pli longa kunvidado de eŭropaj junuloj en la gepatra hejmo. Kiel botokso negative influas emocian evoluon de junaj personoj ni klarigas en la scienca bulteno. En la fino de la elsendo aŭdiĝas la 10-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Aktualaĵo, scienca temo kaj interparolo estas aŭskulteblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Aktualaĵo kaj scienca temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj.
Estas vera plezuro auskulti la belan legadon de Barbara “Quo Vadis”. Agrable estis auxdi la parolon de el edukado.net-pagxaro konata brazilo, Leandro Abrahao. Li cxiam tre aktive partoprenas en Forumo diskutadon, faras proponojn k.t.p. Li ankaux rakontis pri agoj de bonaj homoj, kiuj pretas helpi, se okazas io neatendita. En nuna mondo gxi ne ofte okazas, bedauxrinde.
Mi gratulas pro la intervjuo dediĉita al Leandro. Mi espereble renkontos lin dum la UK en Lille, ĉar mi projektas vojaĝi al tiu norda urbo. Ni renkontos kaj kune festos per agrablaj momentoj. Dankon por la daŭranta felietono, dediĉita al Quo Vadis. Ĉu vi povas krei novan rubrikon por la tiutemaj diversaj rubrikoj?
Kore
Petro
Leandro Abraão estas nova, valora sango en la brazila movado. Kaj en la tutmonda!
Estas bona ideo helpi, ke antikvaj kaj kompetentaj junuloj partoprenu internaciajn eventojn. Kaj certe la intervjuo che la Pola Radio konvinkas la homojn en lia urbo, ke valoris la penon financi lian vojaghon al Bonaero .
Elkore mi gratulas al Pola RetRadio, ke sukcesis “kapti” por intervjui Leandro el Brazilo!
Li vere estas “nova sango” sur la ĉielo de la brazila Esperanto vivo…
Tio estis bedaŭrinda afero, ke oni ŝtleis lin en Buenos Aires…
Mi rimarkis, ke kvankam mi diris, ke temas pri spiritisma asocio mi ne diris ghian nomon!
Temas “Asocio Spiritisma Mondo”, kiu, laustatute estas faka asocio, okupighanta pri spiritismo kaj Esperanto!
Jen retadreso por kontakto: kontaktoasm che gamail.com
Koran dankon!
Pardonu! Mi aldonis du samenhavajn komentojn kaj mistajpis la retadreson de la asocio =(
Mi ghusta estas kontaktoasm@gmail.com
Koran dankon!
Dankon, elkoran dankon pro la intervjuo!
Chio restos plej kare en mia koro =D
Kun estimo,
Leandro, Brazilo
Dankon, elkoran dankon pro la intervjuo!
Chio restos plej kare en mia koro =D
Mi gratulas la intervjuon kiu estis farita kun Leandro Abraham el Brazilo.