Ludu

La ŝtata kaj religia festo samtage festataj la 15-an de aŭgusto en Pollando estas la ĉeftemo de la 361-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Post ili sekvas aktuala novaĵbulteno. Dum la Solena Inaŭguro de la 99-a UK en Bonaero kantis LKK-ano Nicolas Aloisio. Hodiaŭ ni memorigas la plenumitan tiam de li kanton el la repertuaro de Ĵomart kaj Nataŝa. E-informo rilatas al nova ESF-stabano por la laboro en la nordamerikaj universitataj medioj. La elsendon fermas la unua postkongresa Leterkesto.