Ludu

La Nacia Parko de Biebrza [bjebjxa]-rivero, la plej granda en lando kaj unu el la plej grandaj en Eŭropo estas la temo de nia felietona ciklo pri la vizitinaj lokoj de Pollando. Komence ni informas pri la baldaŭa festivalo Sacrum Non Profanum. En la nunjara eldono ĝi estas dediĉita al elstara pola komponisto Wojciech Kilar. Per la kanto esperantig­ita kaj kanata de Manuel “Dankas mi la vivon”, kiu i.a. aperas en lia samtitola KD kaj per Leterkesto ni referencas en la 354-a Elsendo al la komenciĝ­onta tre baldaŭ 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero. Manuel havos tie sian koncerton, Pola RetRadio invitas por la Movada Foiro, la 26-an de julio kaj por AERA-renkontiĝo, la 29-an de julio je la 15-a horo en la salono Sekelj. Komencaj informo kaj felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la unuopaj rubrikoj de nia elsendopaĝo: www.pola-retradio.org