Ludu

La sonscena raporto pri la 66-a IFEF-Kongreso en San Benedetto del Tronto estas la ĉefprogramero de la 338-a E-elsendo el Varsovio ĉe la adreso: www.pola-retradio.org. Pro tio nia kulturkroniko estas nur unuinforma kaj la leterkesta renkontiĝo ne rilatis al chiuj venintaj korespondaĵoj. Ĉe la paĝo  estas jam paralele legebla kaj aŭskultebla kulturkronika novaĵo pri la varsovia simpozio dediĉita al El Greco lige kun la 400-a datreveno de lia morto kaj 50-jariĝo de la retrovo de lia unusola pentraĵo troviĝanta en Pollando „Ekstazo de Sankta Francisko”. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭskulteblas  la sonscena raporto pri la 66-a IFEF-kongreso (17-24.05.2014) en la itala San Benedetto del Tronto. Auskultu mem, auskultigu aliajn!