Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario estas la gasto de la 334-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org dividante la informojn pri siaj aprila/marda vizitoj en la kongresurboj: Bonaero kaj Lille. Komence de la elsendo aŭdiĝas kulturaj informoj pri Nokto de Muzeoj en Varsovio kaj la sonorilo Johano Paŭlo la 2-a, la unuan fojon eksonoranta la plej proksiman dimanĉon sur Wawel-altaĵo en Krakovo. La E-informoj rilatas al akceptitaj terminologiaj staĝanoj kaj serĉataj staĝanoj de E@I. Fine de la elsendo sekvas leterkesta renkontiĝo. La kulturaj informoj kaj la interparolo troviĝas en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. Muzike akompanas nin fragmente la unua E-Tango el Svedio.
Kara Pola Retradio,
mi havas propran retpagxon sur fejsbuko nomita Kaposxvara Esperanto-Centro, tie mi menciis Vin kaj instigis miajn legantojn auxskulti Vin.
Via nuna elsendo estis tre interesa. Tre placxis al mi Esperanto kanzono. Gxi dolcxigis mian vivon.
Mi deziras al Vimulte da sukceso kaj gxojo en Via privata vivokaj laboro.
Amike Via fidela auxskultanto Apáti Béla Kovács
https://www.facebook.com/pages/Kapo%C5%9Dvara-Esperanto-Centro/459465997499927