Ludu

En la 330-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni referencas al la festa komenco de majo en Pollando, do i.a. festata la 2-an de majo Tago de Flago kaj la 3-an de majo la 223-a datreveno de la Konstitucio 1791. La kultur­kroniko rilatas al la ekde morgaŭ funkcionta nova programo en la varsovia Parko de Fontantoj kaj eventoj kadre de la Pola-Turka Jaro. Nia nunsemajna felietono pri koninda polo mallonge traktas la figuron de Michał Wadowita, sciencisto, kiu en 16-a jarcento igis sian naskiĝurbon Wadowice fame konata. Kiel sciate Wadowice nun famas unuavice kiel la naskiĝurbo de Johano Paŭlo la 2-a. Kadre de E-temo ni pludonas la informon pri multaj enretigitaj artikoloj de Scienca Revuo kaj fine ni renkontiĝas en Leterkesto. Kadre de ĝi i.a. ni memorigas la kanton “Ne forgesu min” en la plenumo de Mélanie Prin. Se vi volas pli bone konatiĝi kun ĝiaj vortoj sekvu la adreson: https://www.youtube.com/watch?v=OFKpOaLWucI. En la elsendo kantas krome pri la vigliga efiko de majo Andrzej Tomecki. Informoj de kulturkroniko kaj nia felietono estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubrikoj de nia paĝo.