Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Nova turisma atrakciaĵo en la nordokcidenta Pollando kaj felietono pri la urbo Gniew en la pomeria regiono komencas nian 332-an E-elsendon ĉe www.pola-retradio.org. E-informo rilaltas al la muzika konkurso por kiu kontribuojn oni atendas ĝis la fino de majo. En Leterkesto ni traktas lastajn teknikajn problemojn kaj reagojn je niaj literaturaj eroj, laste dediĉitaj al Quo Vadis de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Muzike akompanas nin Kajto kaj La Perdita Generacio. La turisma informo kaj felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
Kara skipo de Pola Retradio, Mi volas danki vin pro viaj podkastoj. Mi estas lernanto (do pardonu erarojn) kaj viaj programoj ege helpas min progresi! Estas granda plezuro lerni pri polaj historio kaj kulturo.
La informa paĝo pri danĝero rilate al la retloko malaperis. Do mi povas libere komenti sen ĝeno. Dankon por la peno kaj sukceso en tiu situacio. Bonan zorgadon viaflanke.
Plej korajn salutojn
Petro