Ludu

André Grossmann el Alzaco, Francio estas la gasto de nia 329-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Kun la prezidanto de Mulhouse-Esperanto kaj redaktoro de la Sud-Rejna Kuriero ni interparolas i.a.  pri la loka movado kaj aktivadoj, pri komputila trejnado kaj evolu­perspektivoj de la E-komunumo ligitaj kun junularo. Kadre de la aprila staĝo de la federacio koncertis Mélanie Prin, ni memorigas do el ŝia repertuaro la kanzonon „Forlasi la ŝafaron” de Gilbert Digon kaj Lorenzo Tomezzoli. En la elsendo kantas ĝin ĝia unua plenumantino Amélie Promonet. Komencaj aktualaĵoj rilatas al polinoj sur la balotlistoj al la Eŭropa Parlamento kaj helpo de polaj kamparanoj al bizonoj el Białowieża-Parko. Per la temo el la pola gaztetaro ni referencas al eventoj en Ukrainio informante pri usonaj soldatoj en Pollando. La scienca bulteno traktas la influon de televido je dormoaŭro de infanoj. Krome ni informas pri pliaj esploroj koncerne la lingvon carabayo. Aktualaĵoj kaj sciencaj informoj estas samtempe aŭskult­eblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko Antaŭ la mikrofono.