Ludu

La 97-a morto­datreveno de Ludoviko Zamenhof estas la ĉeftemo de la 325-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.com. Per felietono de la dojena varsovia esperantisto, Jeremiasz Ratajczyk (Pola Esperantisto 2/2012) dediĉita al la Tomboŝtono de la Majstro ni omaĝas tiun ĉi datrevenon aŭdigante fragmente tri kanzonojn dediĉitajn al la kreinto de la lingvo kaj lian poemon Ho, mia kor’. Kantas koruso „Esperanto”, Remigiusz Kossakowski, Georgo Handzlik kaj Nikolin. Komence aŭdiĝas aktualaĵoj: pri la dimanĉa marŝo omaĝe al la viktimoj de Katyń-viktimoj en Varsovio kaj solvita konkurso por Paskaj Palmoj en Kurpie-regiono. Nia  scienca bulteno informas pri interesa inentaĵo de polaj studentoj por ne­plenlertuloj uzantaj komputilojn kaj pri tio, kiel trodrinkado influas la maljuniĝ­adon. Ĉiuj menciitaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.