Ludu

En la 315-a E-elsendo de la Pola Retradio aŭdiĝanta la 11-an de marto 2014 ni revenas al literatur­aĵoj. Lige kun la pasinta la 8-an de marto Tago de Virinoj mi memorigas koncize la silueton de Katarzyna Smerczyńska, la naskiĝinta meze de la 19-a jarcento pola montaranino,  kaj fragmenton de ŝia rakonto “La unuaj paŝoj”. Per novaĵo kaj temo el la pola gazetaro ni informas pri Pollando laŭ diversaj rangolistoj kaj pritaksoj. “Canis” estas krome la scienc­bultena novaĵo  pri nova radiografo el Pollando. Informoj  estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj pere de rubrikoj de nia paĝo: www.pola-retradio.org. La literaturan elsendon akompanas muzik­citaĵoj el la verko de Witold Kilar – Muziko de la montaro – La Radikoj.