Ludu

„Klezmerim Sennomaj” kaj ĝia gvidanto Peter Baess estas la gastoj de la 313-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio,org. La interparolo surbendigita dum la lasta Arkones en la pola Poznano estas interplektita  per fragmentoj de la donita tie koncerto. Pro la amplekso de tiu sondokumento la informa parto de la programo estas malapleksa. Ni informas pri aferoj ĉirkaŭ Ukrainio, sekve ni referencas al la unia raporto pri la nuntempaj sklavoj en Eŭropo kaj fine ni informas pri la varsovia Saloneto de Bela Libro. El la pola gazetaro ni elektis temon pri kreskanta pola eksporto al la Proksima Oriento. Komencaj aktualaĵoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko >novaĵoj<.